POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
ĈEBALTA RIPOZLOKO MIELNO INVITAS
Mielno, nombranta ĉ. 3000 konstantajn loĝantojn, apartenas al la plej ĉarmaj ripozlokoj ĉe la pola marbordo. Ĝi estas pitoreske situanta inter Jamno-lago kaj Balta Maro, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo Koszalin. Pri atrakcio de tiu ĉi ripozloko decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉaj strandoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kun kelkaj boatejoj kaj specifa mikroklimato kun aero saturita de jodo. Pleja sunradiado ĉe la marbordo noteblas de majo ĝis aŭgusto, do tiam plaĝo estas plena de sunbruniĝantoj.
NATURKONDIĈOJ favoras la someran ripozadon, sed restado en Mielno dum aliaj jarsezonoj estas ankaŭ atrakcia (aŭtuno kaj printempo preskaŭ ĉiam belegas, vintro estas tre milda). En Mielno troviĝas multaj ripozdomoj, gastejoj kaj sanatorioj.

EN MIELNO REGAS BONEGAJ KONDIĈOJ POR AKTIVA RIPOZADO: naĝado,velado, veltabulado, fiŝhokado, biciklado kaj migrado laŭ markitaj itineroj. Multaj ripozantoj preferas tamen moderan sunumadon kaj sanigan marbanadon. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni povas agrable sin amuzi tage kaj nokte. La tutan someron funkcias GAJA URBETO kaj okazas diversaj kulturaranĝoj, sportludoj ktp.

MIELNO kun najbare situanta UNIEŚCIE formas unu grandan ripozcentrejon kun tre riĉa bazo kaj bonegaj ripozadeblecoj. Ambaŭ ripozlokoj havas oportunan aŭtobusan ligon kun Koszalin (somere aŭtobusoj kaj minibusoj cirkulas kun granda ofteco).
Je dispono de polaj kaj eksterlandaj gastoj estas ankaŭ multaj privataj pensionoj kun komforte ekipitaj ĉambroj, manĝejoj, klubejoj.
Oni povas malmultekoste ripozadi en pluraj tendumejoj kaj somerdometoj.
Multnombraj restoracioj kaj kafejoj proponas al gastoj bongustajn manĝaĵojn kaj invitas al vespera dancado. Grandan popularecon ĝuas bufedoj, pluraj starmanĝejoj kaj kioskoj kun regionaj memoraĵoj.


MIELNO kaj UNIEŚCIE estas konataj ankaŭ kiel kuraclokoj kun pluraj sanatorioj, ofertantaj ĉefe naturkuracadon kaj fizikoterapion. En tri sanatorioj estas funkciantaj tegitaj naĝbasenoj kun varmigata marakvo, en kiuj povas naĝi ne nur kuracatoj.
Atrakcian ripozadon kun sengrasiga kaj fortikiga kuracado proponas tre moderna ripozcentro “EDEN” (EDENO).
JAMNO-lago, okupanta surfacon de 30 kvadrataj kilometroj, kreas bonegajn kondiĉojn por akvosportoj. Oni povas ankaŭ fari agrablan promenon tra la lago sur la ferdeko de motorboato “Mila”.
En mezepoko la lago ludis gravan rolon kiel marhaveno por koŝalina komerca floto.
Ĝi estas ligita kun la Balta Maro per mallarĝa kanalo, havanta ĉ. 500 m da longo kaj 18 m da larĝo. Orientflanke de la kanalo etendiĝas naturista strando, kreanta veran paradizon por naturamantoj.

Ekde 1976 jaro okazas en Mielno-Unieście Ĉebaltaj Esperantistaj Printempoj, organizataj de Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin. Estraranoj de tiu ĉi FILIO ofertas sian helpon al esperantistoj, kiuj intencas ripozadi en Mielno somere.

En la tagoj 15 - 23 de junio 2010 jaro okazos en Mielno la 32a Ĉebalta Esperantista Printempo kun riĉa kaj varia E-programo. Ne perdu la okazon kaj venu Mielnon kune kun viaj geamikoj, por ĝui neripeteblan etoson de nia aranĝo la Balta Maro.

reveno al ĉefa paĝo