POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
ELEKTITAJ CITAĴOJ PRI AMO
Amo sen reciprokeco estas ĉiam la plej forta.
Amo neprofitema donas feliĉon kaj amo profitema donas monon.
Amo ekzistas nur por tiuj, kiuj estas pensantaj pri ĝi.
Amo estas kombinacio de admiro, estimo, pasio kaj apetenco.
Amo estas bezonata de vi pli ol mono, ĉar ĝi estas vojo al feliĉo.
La homoj amantaj ne povas morti, ĉar amo estas senmorta.
Oni povas diri, ke amo estas realo en fantazi-lando.
Nur amo scipovas haltigi la tempon.
Amo estas blinda kaj pro tio ĝi ŝatas mallumon.
Amo ligas korojn kaj amikeco intelektojn.
Amo estas la plej granda kaj unika trezoro en la mondo.
Tie, kie estas granda amo, povas okazi ankaŭ mirakloj.
Amo al vi ĉion pardonos.
Amo daŭras eterne, nur la homoj ŝanĝiĝas.
Amo estas turmento, sed manko de amo estas morto.
Amo similas al sapo, dum la uzado malpliiĝas.
Amo estas kiel oscedo, plej ofte finiĝas en la lito.
Ĉiu amo daŭras tiom longe, kiom ĝi meritas.
La veran amon oni ne povas detrui.
La plej efika kuracilo por amo estas reciprokeco.
Ne eblas ami kaj samtempe esti prudenta.
Ne sufiĉas diri „Mi amas vin”, por ami la tutan vivon.
Por trovi amon, ne frapu ĉiun pordon. Kiam venos la konvena horo, amo mem eniros vian domon, vian vivon kaj vian koron.
Amor vincit omnia – amo venkas ĉion.
Per kio estas la suno por la tero, per tio estas amo por nia animo.
Manĝi, trinki, dormi, amori – ĉion oni devas fari modere.
Amo estas la plej granda dolĉeco kaj la plej granda amareco.
Neniam saĝeco, sed nur nia amo povas esti ŝlosilo al virina koro.
Amo estas eterna printempo por virino kaj eterna aŭtuno por viro.
Nia koro neniam havos sulketojn, ĝi povas havi nur cikatrojn.
Amo ne konas vortojn, ĝi konas nur ludon de okuloj, de animo kaj de la tuta korpo.
Geamantoj ne povas morti, ĉar amo estas senmorta.
Amo permesas vidi tion, kion aliuloj ne vidas.
Amo estas nekomprenebla por tiuj, kiuj neniam spertis ĝin.
Tiu, kiu akirinte kison prenos nenion pli, ne indas tion, kion ricevis.
Neniam amu iun, kiu ne konfesis al vi amon.
CITAĴOJ PRI ESPERO KAJ AMIKECO
Espero estas nedispartigebla elemento de homa vivo.
Espero venas al homo kune kun alia homo.
Espero estas konata vartistino de homoj: senĉese nin balancas mildigante ĉiujn ĉagrenojn.
Espero estas pano por malriĉuloj.
Rido, dormo kaj espero kontribuas al dolĉigo de nia vivo.
La vojo al feliĉo estas malluma kaj dornoza, sed lumigas ĝin espero.
Amo ne konas tempomezuron, espero ne havas finon kaj kredo ne konas limojn, nur scio kaj malscio katenitaj estas per tempo kaj limoj.
Espero – revoj kaj atendoj en unu envolvaĵo.
Espero estas ofte patrino de malsaĝuloj.
Espero similas al sukero en teo. Kvankam estas nur iome da espero, ĝi scipovas ĉion dolĉigi.
Amikeco estas la plej granda donacaĵo, kiun saĝeco donacas, por feliĉigi la tutan vivon de homo.
Amikeco estas sendube la plej efika kuracilo, necesa al homo post malbonŝanca amo.
Nenio scipovas anstataŭigi amikecon – nek mono, nek potenco, nek ĉarmo, nek bonstato, nek famo.
Amikeco pligrandigas feliĉon kaj malpligrandigas faton.
Amikeco estas la plej bona aĵo, kiun unu homo povas senprofite proponi al alia homo.
Amikeco multobligante ĝojon kaj dividante ĉagrenojn- pligrandigas nian feliĉon kaj mildigas suferojn.
Kie simplanimeco kaj sincereco, tie floras amikeco kaj ĝojo.
Amo ligas korojn kaj amikeco intelektojn.
Post spirado, manĝado kaj dormado- amikeco estas unu el kondiĉoj, necesaj por nia vivo.
Amikeco de unu prudenta homo estas pli valora ol amikeco de ĉiuj malsaĝuloj.
Amikeco estas la plej delikata floro, disvolviĝanta el reciprokaj interhomaj kontaktoj. Se vi ne zorgos pri ĝi persiste kaj senlace, la floro velkos, antaŭ ol malfermos ĉiujn siajn burĝonojn.
El ĉiuj vojoj kondukantaj nin al feliĉo, neniu estas tiel efika, tiel fruktodona kaj tiel dolĉa, kiel amikeco.
reveno al ĉefa paĝo