POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN

HAVAS JAM SIAN RIĈAN HISTORION KAJ FIRMAN ERON EN LA POLA ESPERANTISTA PEJZAĜO.

La unua fundamenta kurso de Esperanto en Koszalin estis gvidata fine de 1959 jaro de juna instruisto Czesław Baranowski. La saman jaron estis fondita de li Filio de PEA, kiu fruktodone laboras ĝis nun. Danke al E-kursoj organizitaj ĉiujare rapide kreskis la nombro de koŝalina esperantistaro.

Okaze de la 10-jara poresperanta agado de E-FILIO en Koszalin estis malkovrita originala memorŝtono omaĝe al D-ro Ludoviko Zamenhof. La solenaĵon partoprenis lokaj esperantistoj, estraranoj de la Ĉefa Estraro de PEA, reprezentantoj de la Urba Konsilantaro kaj multaj koŝalinanoj. En 1971 jaro unuafoje venis al Koszalin esperantistoj el Neubrandenburg kaj oficiale subskribis dokumenton pri amika kunlaborado inter koŝalinaj kaj neubrandenburgaj esperantistoj.

En 1974 jaro, kadre de Zamenhof-vespero, estis solenata la 15-a Jubileo de E-movado en Koszalin. La solenaĵon partoprenis multaj gastoj, ankaŭ germanaj amikoj.
En 1975 jaro la prezidantecon de E-Filio transprenis energia kaj iniciatema esperantistino Ewa Kuligowska. Komenciĝis vigla kunlaborado kun la Urba Kulturcentro kaj kun Koŝalina Socikultura Societo. Tiam naskiĝis koncepto de internaciaj E-aranĝoj ĉe la Balta Maro. Kadre de la unua Ĉebalta Esperantista Printempo unu strato en Mielno ricevis nomon de ESPERANTO.

La aranĝo sukcesis, la bezono de kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj estis tiam tre forta, do estraranoj de koŝalina Filio de PEA decidis kontinui organizadon de internaciaj E-aranĝoj. Kadre de la dua ĈEP unu strato en Koszalin ricevis nomon de Ludoviko Zamenhof.

Partoprenantoj de la tria Ĉebalta Esperantista Printempo plantis en la centra parto de Koszalin “KVERKON de PACO” kaj koŝalina Filio de PEA starigis antaŭ la plantita arbeto ŝtonan memortabulon.

En 1978 jaro la prezidantecon transprenis Wiesław Romanowski, juna koŝalina ĵurnalisto. Li organizis la kvaran kaj kvinan ĈEP en Ustronie Morskie. Poste la prezidantecon transprenis D-rino Krystyna Swulińska. Ŝi daŭrigis fruktodonan poresperantan agadon de E-Filio kaj organizadon de Ĉebaltaj Esperantistaj Printempoj. Pro la milita stato en Pollando ne okazis du ĈEP-aranĝoj en la jaroj 1982-1983. Dum tiu tempo ne kunvenadis ankaŭ koŝalinaj esperantistoj.

Pri organizado de la 11-a Ĉebalta Esperantista Printempo, okazinta en Koszalin, okupiĝis D-ro Marian Łaba kaj la 12-a ĈEP okazis en la ripozloko Łazy.

Aŭtune de 1989 jaro komenciĝis politika, ekonomia kaj socia transformiĝoj en Pollando. Koŝalina E-Filio perdis tiam sian oportunan kunvenejon en la Vojevodia Kulturdomo, dum kelkaj monatoj ne okazadis E-kunvenoj. En 1990 jaro E-Filio en Koszalin troviĝis preskaŭ en agonia stato, sen kunvenejo, sed mono kaj sen prezidanto.

En decembro 1990 jaro okazis eksterordinara kunveno de koŝalinaj esperantistoj por elekti novan estraron de E-Filio. La prezidantan postenon de E-Filio okupis tiam denove Czesław Baranowski, meritplena koŝalina esperantisto.

En 1991 jaro komenciĝis malfacila laboro celanta al rekonstruo de E-movado. La prezidanto sukcesis trovi novan, senpagan kunvenejon kaj helpe de Koŝalina Socikultura Societo organizi la 13-an Ĉebaltan Esperantistan Printempon.


La 14-a ĈEP en 1992 jaro okazis en la gastama Ripozcentro de Popolaj Sportteamoj en Mielno. De tiu tempo en la sama loko okazas ĉiujare laŭvicaj Ĉebaltaj Esperantistaj Printempoj, super kiuj la honorprotektecon plenumas ĉiam vicprezidento de Koszalin kaj komunumestro de Mielno. En 1994 jaro, kadre de Zamenhof-vespero, estis solenata la 35-jara Jubileo de E-movado en Koszalin, partoprenita ankaŭ de esperantistoj el Szczecinek kaj Piła.
En 1995 jaro plivigliĝis amikaj kontaktoj kun la germanaj kaj francaj esperantistoj. La solenan Zamenhof-vesperon partoprenis 9-persona grupo da germanaj gesamideanoj kun Werner Pfennig.

La 18-an ĈEP en 1996 jaro partoprenis prezidanto de Esperanta Akademio D-ro Werner Bormann. En la sama jaro ses koŝalinaj esperantistoj estis gastigataj en Neubrandenburg , du junaj koŝalinaj esperantistinoj partoprenis la 5-an Esperantan

Kultur-festivalon en Kopenhago kaj kvar esperantistoj pasigis kelkajn tagojn en la ĝemela urbo Bourges (FR). En 1998 jaro aperis vasta artikolo pri Esperanto en “Koŝalina Kleriga Bulteno”. Aŭtoro de tiu ĉi artikolo Czesław Baranowski intencis tiamaniere proksimigi Esperanton al direktoroj kaj instruistoj de iama koŝalina vojevodio. Okazis poste interesaj renkontiĝoj kun gelernantoj, popularigantaj la lingvon internacian.

Koŝalina Filio de PEA multon faris ankaŭ kadre de la Kampanjo 2000:

plivigliĝis kontaktoj kun amaskomunikiloj, estis gvidataj novaj E-kursoj kaj komenciĝis kunlaborado kun Esperanta Koruso “Espero”, kiu dum kvin jaroj sinsekve kantis en Mielno dum ĈEP-aranĝoj. En junio 1999 jaro unu redaktoro de la loka gazeto konstatis: “Dum Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno videblas jam malgranda unuiĝinta Eŭropo, en kiu ne ekzistas lingvaj baroj kaj regas nur unu lingvo internacia Esperanto”.

En decembro 2004 jaro estis solene festata la 145-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj la 45-a Jubileo de E-movado en Koszalin. Inter invititaj gastoj troviĝis tiam niaj bonaj geamikoj el Neubrandenburg kun Werner Pfennig.
En junio 2006 jaro koŝalinaj E-aktivuloj kun Czesław Baranowski forveturis al Neubrandenburg, okaze de la 35-jara Jubileo de amika kunlaborado inter koŝalinaj kaj neubrandenburgaj esperantistoj. Indas aldoni, ke en la sama monato Czesław Baranowski en Mielno kaj Werner Pfennig en Neubrandenburg festis 50-jariĝon de sia poresperanta agado.

En la tagoj 9-17 de junio 2009 jaro okazis la 31a Ĉebalta Esperantista Printempo kaj en la tagoj 15-23 de juno 2010 jaro okazos la 32a ĈEP en Mielno kun riĉa kaj varia ĈEP - programo.
 

LA BALTA MARO ĈIAM ATRAKCIAS
PREZIDANTOJ DE POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN EN LA JAROJ 1959-2010
1. CZESŁAW BARANOWSKI 1959 - 1968
2. TEOFIL STANISŁAWSKI 1968 - 1970
3. ROMAN SKECZKOWSKI 1970 - 1972
4. TEOFIL STANISŁAWSKI 1972 - 1974
5. TADEUSZ LEŚNIAK 1974 - 1975
6. EWA KULIGOWSKA 1975 - 1978
7. WIESŁAW ROMANOWSKI 1978 - 1981
8. KRYSTYNA SWULIŃSKA 1981 - 1988
9. RYSZARD ROLIŃSKI 1988 - 1990
10. CZESŁAW BARANOWSKI 1990 - 2010
reveno al ĉefa paĝo