POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
KOSZALIN INVITAS KAJ BONVENIGAS
La historio de KOSZALIN, situanta ambaŭflanke de Dzierżęcinka-rivero, ĉe la malsupro de postglacia morena altaĵo CHEŁMSKA-monto, ligiĝas forte kun piasta POLUJO kaj kun okcident-pomeria princlando. La urbo estis unuafoje menciita en la grandpoluja kroniko, kiel unu el batalakiritaj setlejoj (en 1107 j.) fare de la pola reĝo Bolesław Krzywousty, strebanta tiam al reunuigo de Pomerio.

En la X-XII jc. la slava setlejo KOSZALIN plenumis servan rolon al fama pagana kulto-centro troviĝanta sur Chełmska-monto. Fine de la XII jc. en la tuta regiono de Pomerio oni komencis disvastigadi kristanismon. Tiam la pagana templo estis bruligita kaj sur la sama loko aperis nova kristana kapelo, konstruita de monaĥoj el Trzebiatów. Ĝi estis vaste konata en Eŭropo kiel mirakla pilgrimloko.

En la jaro 1249 Koszalin transiris sub la regopovon de episkopoj el Kamień Pomorski kaj la 23-an de majo 1266 ĝi ricevis urbajn rajtojn (de episkopo Herman von Gleichen). Meze de la XIV jc. la urba konsilantaro aĉetis por urbaj bezonoj JAMNO-lagon kun la ĉemara sablodigo, sur kiu situas nun konataj banlokoj MIELNO kaj UNIEŚCIE. En Koszalin estis tiam konstruataj malgrandaj ŝipoj por la borda navigado, kiu bone prosperis donante profiton al la urbanoj. Per malgrandaj ŝipoj estis eksportataj al skandinavaj landoj kaj al Lubeka, Gdansko la lokaj terproduktoj kaj arbarfruktaro. Post la venka batalo kontraŭ Kołobrzeg
(en 1446 j.) KOSZALIN akiris memstaran pozicion en la balta komerco. Baldaŭ la urbo fariĝis ankaŭ leĝrajta membro de la komerca asocio „HANSO”.

La prestiĝo de la urbo plifortiĝis, post kiam la princo Johano Frederiko el Kamień Pomorski konstruis en Koszalin propran rezidejon, belan renesancan kastelon, en kiu rezidis ankaŭ aliaj princoj-episkopoj en la XVI-XVII jc. La prosperan evoluon de la urbo interrompis la tridekjara milito (1618-1648). Rezulte de la Vestfaliaj traktatoj (1648) KOSZALIN troviĝis en la limoj de BRANDENBURGIO kaj poste apartenis al PRUSUJO.

En la XVIII jc. disvolviĝis en la urbo profitodona produktado de sapo, papero, galantaĵoj, veturiloj kaj drapo (speciale por bezonoj de prusa armeo).
Ekde la 1816 j. Koszalin, kun propra militgarnizono, estis la ĉefsidejo de prusa administracio kaj notariaro. De tiu tempo rapide ŝanĝiĝadis aspekto de la urbo kaj la vivo de koŝalinanoj. Ekster la defendaj muregoj estis konstruataj novaj loĝdomoj, oficejoj kaj industriaj entreprenoj. Surloke de iama foso aperis promenejoj, oni likvidis la defendajn urbopordegojn. En la dua duono de la XIX jc. prosperis en la urbo papera kaj metala industrioj, progresis la produktado de biero , kreskis la fervoja kaj tervoja trafikoj .

En la jaro 1905 Koszalin nombris jam 21.474 loĝantojn. Ekde la 1911 j. komenciĝis elektrizado kaj kanalizado de la urbo, estis konstruataj tramlinioj. Post la unua mondmilito kaj en la jaroj de granda ekonomia krizo (1929-33) Koszalin rimarkeble regresis. Komence de la dua mondmilito (1939) la urbo havis ĉ.34 milojn da loĝantoj.

La plej nova historio de Koszalin komenciĝis la 4-an de marto 1945 jaro. Post la fino de la dua mondmilito Koszalin revenis al Pollando. Dum liberigaj bataloj la urbo estis 40-procente detruita, en ruinoj troviĝis ne nur la tuta urbocentro, sed ankaŭ multaj industriaj konstruaĵoj kaj establoj. En ruinigita urbo restis malmultaj loĝantoj, grandparte poldevenaj. Oni devis tiam komenci preskaŭ ĉion de nulo.

La 28-an de junio 1950 jaro KOSZALIN fariĝis ĉefurbo de koŝalina vojevodio, akirante pli larĝajn eblecojn por prosperi en ĉiuj agosferoj. Komenciĝis tiam eksterordinare rapida rekonstruo de la urbo, akceptinta en la jaroj 1950-59 preskaŭ 18 milojn da novalvenintoj. Por ĉiuj estis necesaj ne nur laborlokoj sed ankaŭ loĝejoj. En la jaroj 1961-70 oni konstruis en Koszalin multajn novajn loĝdomojn kaj objektojn de publika utileco: fervojan stacidomon, aŭtobusejon, sporthalon, hotelon, novan urbodomon, ĉiovendejon ktp. Fine de la jaro 1990 en la urbo vivis jam 109 miloj da loĝantoj. Sur Chełmska - monto estis konstruita tiam la kapelo de SANKTA MARIA, pri kiu zorgas nuntempe monaĥinoj de la loka KONGREGACIO.

La unuan de junio 1991 j. vizitis la urbon Johano Paŭlo la Dua, varmege bonvenigata de koŝalinanoj. Antaŭ la nova preĝejo de SANKTA SPIRITO LI CELEBRIS la DISERVON kaj sur Chełmska-monto estis konsekrita de LI la novkonstruita kapelo. La momenton de Papo-beno al koŝalinanoj memorigas la monumento honore al Sankta Patro starigita antaŭ la katedralo en la 1996 jaro.

RIGARDINDAJ KONSTRUAĴOJ EL MEZEPOKO:
Gotika katedralo de S-ta Maria, la plej bela monumenta antikvaĵo devenanta el la XIV jc. Oni povas admiri belan altaron (el 1512 j.), krucifikson devenantan el iama kristana kapelo sur Chełmska-monto, originalan baptokuvon (el XIV jc.) kaj valoran orgenon (el XIX jc.), vaste konatan pro sia nobla, baroka sono.

Malfrugotika burĝdomo – ĉe Bogusława II - strato (unika historia restaĵo el la XV jc.,nune palaco de civilaj edziĝoj).
DOMO de EKZEKUTISTO –ĉe Grodzka-strato 3. (historia restaĵo el la XV jc., nuntempe sidejo de la amatora teatro „DIALOGO”).
Kastela preĝejo de S-ta Triunuo el la XVII jc.- str. A. Mickiewicza, (nuntempe ortodoksa preĝejo).
Kapelo de S-ta Gertruda - okflanka konstruaĵo el la XIV jc. apud BALTA DRAMTEATRO (nune protestanta preĝejeto).
Restaĵoj de defendaj muregoj el la XII-XIV jc. – str. A.Mickiewicza,K. Wielkiego.
En la urbo troviĝas multaj parkoj, skvaroj, atrakciaj ripozterenoj kaj belega amfiteatro kun pendanta tegmento. La tutan jaron atrakcias Chełmska-monto kun nova kapelo de S-ta Maria kaj kun altega panoramturo de sur kiu dum bela vetero videblas eĉ la dana insulo Bornholm. (La panoramturo altas 31,5 metrojn). Koszalin estas vizitata ĉiujare de multaj polaj kaj eksterlandaj turistoj. Oni povas ĉiam trovi liberajn lokojn en pluraj hoteloj, gastejoj kaj privataj pensionoj. Somere funkcias ankaŭ diversaj kampadejoj kaj junularaj gastejoj. La plej moderna hotelo „ARKA”, troviĝanta proksime al stacidomo, estas kvazaŭ vizitkarto de KOSZALIN, same kiel la plej granda komerca kaj distra centro „EMKA”, konstruita en la 2002 jaro.

KOSZALIN kun 115.000 da loĝantoj, situanta nur 10 km de la BALTA MARO, apartenas al la plej verdaj polaj urboj. Okupante la terspacon de 83 kvadrataj kilometroj ĝi estas arbarigita en 40 % kaj havas ekologie puran medion. Arbaroj ĉirkaŭantaj la urbon de ĉiuj flankoj donas al ĝi neripeteblan ĉarmon kaj estas atrakciaj terenoj por ekskursantoj kaj amantoj de la naturo. Per sia beleco distingiĝas la urba parko je la nomo de PIASTAJ PRINCOJ, aranĝita sur la tereno de iama kastela ĝardeno.

reveno al ĉefa paĝo