 | Amo sen reciprokeco estas ĉiam la plej forta. |
 | Amo neprofitema donas feliĉon kaj amo profitema donas monon. |
 | Amo ekzistas nur por tiuj, kiuj estas pensantaj pri ĝi. |
 | Amo estas kombinacio de admiro, estimo, pasio kaj apetenco. |
 | Amo estas bezonata de vi pli ol mono, ĉar ĝi estas vojo al feliĉo. |
 | La homoj amantaj ne povas morti, ĉar amo estas senmorta. |
 | Oni povas diri, ke amo estas realo en fantazi-lando. |
 | Nur amo scipovas haltigi la tempon. |
 | Amo estas blinda kaj pro tio ĝi ŝatas mallumon. |
 | Amo ligas korojn kaj amikeco intelektojn. |
 | Amo estas la plej granda kaj unika trezoro en la mondo. |
 | Tie, kie estas granda amo, povas okazi ankaŭ mirakloj. |
 | Amo al vi ĉion pardonos. |
 | Amo daŭras eterne, nur la homoj ŝanĝiĝas. |
 | Amo estas turmento, sed manko de amo estas morto. |
 | Amo similas al sapo, dum la uzado malpliiĝas. |
 | Amo estas kiel oscedo, plej ofte finiĝas en la lito. |
 | Ĉiu amo daŭras tiom longe, kiom ĝi meritas. |
 | La veran amon oni ne povas detrui. |
 | La plej efika kuracilo por amo estas reciprokeco. |
 | Ne eblas ami kaj samtempe esti prudenta. |
 | Ne sufiĉas diri „Mi amas vin”, por ami la tutan vivon. |
 | Por trovi amon, ne frapu ĉiun pordon. Kiam venos la konvena horo, amo mem eniros vian domon, vian vivon kaj vian koron. |
 | Amor vincit omnia – amo venkas ĉion. |
 | Per kio estas la suno por la tero, per tio estas amo por nia animo. |
 | Manĝi, trinki, dormi, amori – ĉion oni devas fari modere. |
 | Amo estas la plej granda dolĉeco kaj la plej granda amareco. |
 | Neniam saĝeco, sed nur nia amo povas esti ŝlosilo al virina koro. |
 | Amo estas eterna printempo por virino kaj eterna aŭtuno por viro. |
 | Nia koro neniam havos sulketojn, ĝi povas havi nur cikatrojn. |
 | Amo ne konas vortojn, ĝi konas nur ludon de okuloj, de animo kaj de la tuta korpo. |
 | Geamantoj ne povas morti, ĉar amo estas senmorta. |
 | Amo permesas vidi tion, kion aliuloj ne vidas. |
 | Amo estas nekomprenebla por tiuj, kiuj neniam spertis ĝin. |
 | Tiu, kiu akirinte kison prenos nenion pli, ne indas tion, kion ricevis. |
 | Neniam amu iun, kiu ne konfesis al vi amon. |
 | Espero estas nedispartigebla elemento de homa vivo. |
 | Espero venas al homo kune kun alia homo. |
 | Espero estas konata vartistino de homoj: senĉese nin balancas mildigante ĉiujn ĉagrenojn. |
 | Espero estas pano por malriĉuloj. |
 | Rido, dormo kaj espero kontribuas al dolĉigo de nia vivo. |
 | La vojo al feliĉo estas malluma kaj dornoza, sed lumigas ĝin espero. |
 | Amo ne konas tempomezuron, espero ne havas finon kaj kredo ne konas limojn, nur scio kaj malscio katenitaj estas per tempo kaj limoj. |
 | Espero – revoj kaj atendoj en unu envolvaĵo. |
 | Espero estas ofte patrino de malsaĝuloj. |
 | Espero similas al sukero en teo. Kvankam estas nur iome da espero, ĝi scipovas ĉion dolĉigi. |
 | Amikeco estas la plej granda donacaĵo, kiun saĝeco donacas, por feliĉigi la tutan vivon de homo. |
 | Amikeco estas sendube la plej efika kuracilo, necesa al homo post malbonŝanca amo. |
 | Nenio scipovas anstataŭigi amikecon – nek mono, nek potenco, nek ĉarmo, nek bonstato, nek famo. |
 | Amikeco pligrandigas feliĉon kaj malpligrandigas faton. |
 | Amikeco estas la plej bona aĵo, kiun unu homo povas senprofite proponi al alia homo. |
 | Amikeco multobligante ĝojon kaj dividante ĉagrenojn- pligrandigas nian feliĉon kaj mildigas suferojn. |
 | Kie simplanimeco kaj sincereco, tie floras amikeco kaj ĝojo. |
 | Amo ligas korojn kaj amikeco intelektojn. |
 | Post spirado, manĝado kaj dormado- amikeco estas unu el kondiĉoj, necesaj por nia vivo. |
 | Amikeco de unu prudenta homo estas pli valora ol amikeco de ĉiuj malsaĝuloj. |
 | Amikeco estas la plej delikata floro, disvolviĝanta el reciprokaj interhomaj kontaktoj. Se vi ne zorgos pri ĝi persiste kaj senlace, la floro velkos, antaŭ ol malfermos ĉiujn siajn burĝonojn. |
 | El ĉiuj vojoj kondukantaj nin al feliĉo, neniu estas tiel efika, tiel fruktodona kaj tiel dolĉa, kiel amikeco. |