 | Amiko fidela estas trezoro plej bela. |
 | Amo estas forta, sed mono pli forta. |
 | Amo faras ion, kaj mono ĉion. |
 | Belecon taksas ne okulo, sed koro. |
 | Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. |
 | Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme. |
 | Ĉio havas finon. |
 | Ĉiu komenco estas malfacila. |
 | Ĉiu medalo du flankojn posedas. |
 | Homo lernas la tutan vivon. |
 | Homo senpeka neniam ekzistas. |
 | Kia ago, tia pago. Kia vivo tia morto. |
 | Kiom da kapoj, tiom da opinioj. |
 | Kiu demandas, tiu ne eraras. |
 | Kiu ne petas, tiu ne ricevas. |
 | Kiu multe parolas, ne multe faras. |
 | Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. |
 | Kun kiu vi festas, tia vi estas. |
 | Kutimo estas nia dua naturo. |
 | Lernado sen fruktoj ne estas. |
 | Laŭdu tagon nur vespere. |
 | Ne ĉio brilanta estas diamanto. |
 | Ne diru „hop“ antaŭ la salto. |
 | Ne ekzistas regulo sen escepto. |
 | Ne elvoku lupon el la arbaro. |
 | Neniu sanktulo estas sen makulo. |
 | Ne sanktuloj potojn faras. |
 | Vivu mizere, sed vivu libere! |
 | Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu. |
 | Virina rideto pli kaptas ol reto. |
 | Virino kolera pli ol hundo danĝera. |
 | Unueco donas fortecon. |
 | Zorgu pri vi, kaj nenion pli. |
 | Venas profito-venas merito. |
 | Volu-ne volu, elekto ne ekzistas. |
 | Vesto homon prezentas. |