POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
Ĉu vi scias, ke...
La unua mencio pri MIELNO devenas el 1333 jaro kaj en XIV-XV jc. Koszalin havis en Unieście sian marhavenon kaj propran komercan floton.

MIELNO apartenas al la plej belaj ripozlokoj ĉe la pola marbordo. Ĝi estas pitoreske situanta inter Jamno-lago kaj Balta Maro, nordokcidente de Koszalin.

La marborda strio de MIELNO-KOMUNUMO, kun sep ripozlokoj (Gąski, Sarbinowo, Chłopy, Mielenko, Mielno, Unieście, Łazy), longas 25 kilometrojn kaj distingiĝas per saniga mikroklimato, pura marakvo kaj sabloriĉaj strandoj.

La kvinonon de la komunuma terspaco okupas apudmara arbaro en kiu estas kreskantaj pinoj, kverkoj, betuloj, avelujoj, salikoj kaj juniperoj.

En Mielno regas bonegaj kondiĉoj por aktiva ripozado: naĝado, velado, veltabulado, fiŝhokado, biciklado kaj migrado laŭ markitaj itineroj. Ne ekzistas en Mielno io pli interesa, ol promeno laŭ la marbordo dum sunsubiro.

Multaj personoj venas al Mielno kaj Unieście kurac-cele. La ripozado en ambaŭ lokoj estas rekomendinda speciale por la homoj suferantaj bronkiton, kormalsanon kaj malbonan sangocirkuladon. Oni povas naĝi ne nur en la maro, sed ankaŭ en tri tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo.

Ĉe la marbordo niajn spiradvojojn trafluas ĉiutage ĉ. 10-15 m³ da pura aero, plena de mar-saloj kaj de saniga jodo.

En Unieście troviĝas unu strato havanta nomon ESPERANTO.

Jamno-lago, kun akvospaco de 30 kvadrataj kilometroj, kreas bonegajn kondiĉojn por akvosportoj. La loka marklubo TRAMP organizas ĉiujare navigajn kursojn kaj jaktad-konkursojn por polaj kaj eksterlandaj navigantoj. Eblas ankaŭ pruntepreni jakton, boaton, akvobiciklon aŭ promeni tra la lago sur la ferdeko de MILA- motorboato.

En la tagoj 14-15 de februaro 2004 jaro okazis en MIELNO la unua POLA KUNVENO de ROSMAROJ, partoprenita de 120 personoj el 20 polaj urboj. Sur la strando ariĝis tiam miloj da homoj, por observi vintran marbanadon. La kunvenoj de rosmaroj en Mielno estos organizataj ĉiujare.

En la dua periodo de tercia epoko (t.e. antaŭ kelkdekaj milionoj da jaroj) ne ekzistis BALTIKO. Tie, kie sur geografia mapo videblas hodiaŭ, blua makulo de BALTA MARO, iam etendiĝis arbaroj kun multnombraj pinoj, piceoj, kverkoj, palmoj, filikoj kaj muskoj. Pri tio rakontas al nuntempuloj muta atestanto de pasintaj epokoj- s u k c e n o. Ĝi estas mineralizita, flava rezino de tiamaj pinglofoliaj arboj, precipe de pinoj.

Jam en mezepoko sukceno estis portata de multaj homoj kiel amuleto, kiu per magia forto gardis portintojn kontraŭ danĝero. La saniga valoro de sukceno estas vaste konata nun en la tuta mondo.

La nomo de BALTIKO havas sian interesan historion. Jam en la dua jarcento Ptolemeo uzis nomon “Oceanus Sarmaticus”. En antikvaj romanoj BALTIKO estis konata sub la nomoj: Sinus Codanus, Venetus, Mare Svebicum. La nomo Mare Balticum estis uzita unuafoje en 1070 jaro de polo Adam Bremeński. Sur la unua detala mapo de BALTIKO, aperinta en Bawario (1482) la maro havis nomon Oceanus Sarnaticus. Hodiaŭa nomo de BALTIKO aperis unuafoje sur la mapo prilaborita de polaj kartografoj en 1562 jaro. Ankaŭ sur alia mapo prilaborita de polo Andrzej Pogrobek, kaj eldonita en Venecio
(1570 j.), troviĝas nomo MARE BALTICUM.
reveno al ĉefa paĝo